Okupo kaj servoj
Laboras sendepende pri lingvoteĥnologio kaj tradukado, prefere perkomputila tradukado sekvata de manfarita korektado kaj plibonigado de sintakso kaj lingvouzo.
Substreko je altkvalita traduko de informaj/teĥnikaj tekstoj
kaj akomodata metodo helpe de komputilo por ĉiu
traduktasko. Plej multa tradukada sperto en la kampo de
komputiko/informoteĥnologio kaj
de tradukado de programaraj tekstoj, i.a. komercaj programaroj.
Taskoj en lingvoteĥnologio:
Lingvoteĥnologio temas pri uzo de komputila ekipaĵo por trakti
homajn lingvojn.
La taskoj povas esti multdiversaj. Kelkaj ekzemploj troviĝas en la paĝo
pri
edukado kaj antaŭaj laboroj. Ĉiuj
tarifoj estas laŭ
interkonsento.
Sur la retservilo Tungutorg,
funkciigata de Stefán (almenaŭ ĝis la 29a de marto 2009),
estas senpaga aliro al kruda perkomputila tradukado de tekstoj de
limigita grandeco. Temas pri tradukoj, kiuj estas menciataj en la
sekvanta tabelo. Pli grandaj tekstoj povas esti tradukataj kontraŭ pago
laŭ interkonsento.
Kruda perkomputila tradukado:
fontlingvo --> cellingvo tarifo laŭ interkonsento |
Esperanto --> islanda surbaze de 44 000 Esperantaj vortradikoj |
islanda --> angla surbaze de 24 000 islandaj vortoj |
angla --> islanda surbaze de 69 000 anglaj vortoj Stato kaj ekzemploj |
islanda --> angla surbaze de 93 000 islandaj vortoj Stato kaj ekzemploj |
Altkvalita traduko:
fontlingvo | --> | cellingvo | tarifo laŭ interkonsento |
dana | --> | islanda | |
angla | --> | islanda | |
Esperanto | --> | islanda | |
islanda | --> | Esperanto |
Redaktado kaj kompostado laŭ interkonsento. Multa sperto pri uzo de la kompostilo LaTeX.
Al taskoj por
klientoj
en Islando aldoniĝas 24,5% AVI.(aldonvalora imposto).
La teksto estu liverata en komputillegebla formo. Rabato de tarifoj estas pritraktebla laŭkiale, ekzemple se temas pri aparte ampleksaj taskoj aŭ aliaj taskoj, kie perkomputilaj metodoj konsiderinde mallongigas la labortempon.
Finfarita tradukaĵo estas liverata laŭdezire en komputillegebla
formo per
retpoŝto, en 3,5″-diskedo aŭ en lumdisko, aŭ presita sur A4-folioj per
lasera
printilo.
Ekipaĵo:
PC-komputilo
Skanilo
Lasera printilo 1200x1200
Lasta ŝanĝo la 29an de junio 2008