Okupo kaj servoj
Laboras sendepende pri lingvotehxnologio kaj tradukado, prefere perkomputila tradukado sekvata de manfarita korektado kaj plibonigado de sintakso kaj lingvouzo.
Substreko je altkvalita traduko de informaj/tehxnikaj tekstoj
kaj akomodata metodo helpe de komputilo por cxiu
traduktasko. Plej multa tradukada sperto en la kampo de
komputiko/informotehxnologio kaj
de tradukado de programaraj tekstoj, i.a. komercaj programaroj.
Taskoj en lingvotehxnologio:
Lingvotehxnologio temas pri uzo de komputila ekipajxo por trakti
homajn lingvojn. La taskoj povas esti multdiversaj. Kelkaj ekzemploj
trovigxas en
la pagxo pri edukado kaj antauxaj laboroj.
Cxiuj
tarifoj estas laux
interkonsento.
Sur la retservilo Tungutorg,
funkciigata de Stefán (almenaux gxis la 29a de marto 2009),
estas senpaga aliro al kruda perkomputila tradukado de tekstoj de
limigita grandeco. Temas pri tradukoj, kiuj estas menciataj en la
sekvanta tabelo. Pli grandaj tekstoj povas esti tradukataj kontraux
pago
laux interkonsento.
Kruda perkomputila tradukado:
fontlingvo --> cellingvo tarifo laux interkonsento |
Esperanto --> islanda surbaze de 44 000 Esperantaj vortradikoj |
islanda --> angla surbaze de 24 000 islandaj vortoj |
angla --> islanda surbaze de 69 000 anglaj vortoj Stato kaj ekzemploj |
islanda --> angla surbaze de 93 000 islandaj vortoj Stato kaj ekzemploj |
Altkvalita traduko:
fontlingvo | --> | cellingvo | tarifo laux interkonsento |
dana | --> | islanda | |
angla | --> | islanda | |
Esperanto | --> | islanda | |
islanda | --> | Esperanto |
Redaktado kaj kompostado laux interkonsento. Multa sperto pri uzo de la kompostilo LaTeX.
Al taskoj por klientoj en Islando aldonigxas 24,5% AVI (aldonvalora imposto).
La teksto estu liverata en komputillegebla formo. Rabato de tarifoj estas pritraktebla lauxkiale, ekzemple se temas pri aparte ampleksaj taskoj aux aliaj taskoj, kie perkomputilaj metodoj mallongigas la labortempon konsiderinde.
Finfarita tradukajxo estas liverata lauxdezire en komputillegebla
formo per retposxto, en 3,5"-diskedo aux en lumdisko, aux presita sur
A4-folioj per lasera printilo.
Ekipajxo:
PC-komputilo
Skanilo
Lasera printilo 1200x1200
Lasta sxangxo la 29an de junio 2008