Stefán Briem
Esperanta hejmpagxo
Dansk English Íslenska
Edukado:
- 1968 Cand. mag. en teoria nuklea fiziku de la Universitato
de
Arhuso, Danujo.
- 1978–1979 Unujara studado pri komputiko (parte sur
progresa
nivelo) cxe la Universitato de Alberta, Kanado.
Antauxaj laboroj:
- 1968–1978 kaj 1979–1986 Instruado de fiziko, astronomio
kaj komputiko en la islanda gimnazio Menntaskólinn við
Hamrahlíð, krom konsiderinda verkado de programaro por la
gimnazio.
- 1987–2013 Diversaj aktivajxoj en la kampo de
lingvotehxnologio
aux kunige al gxi. Cxefaj taskoj:
- Propra libratempa esplorado kaj evoluigo, precipe en la kampo
de perkomputila tradukado, dum la tuta periodo. Subvenciita de la
Islanda Scienca Konsilio 1987. Tiu aktiveco komencis ecx en la jaro
1981 per verkado de komputila programaro
por auxtomata tradukado el Esperanto en la islandan lingvon.
- Instruado en la Universitato de Islando, kurso pri
perkomputila tradukado, auxtuna semestro 1987.
- Taskoj en kunlaboro kun la nederlanda firmao BSO pri inkludo
de la
islanda lingvo en la DLT-projekton pri perkomputila tradukado uzante
Esperanton kiel interlingvo, 1987–1993. Subvenciita de la islanda
Ministerio pri kulturo kaj edukado 1988 kaj de la Islanda Scienca
Konsilio 1989 kaj 1990.
- Kunverkanto de Íslensk
orðtíðnibók (islanda frekvenca vortaro) cxe
la Leksikografia Instituto de la Universitato de Islando, 1989–1991,
verkis i.a. programon por auxtomata morfologia analizado de islanda
teksto pro tiu projekto.
- Prizorganto de masxinaro kaj programaro uzataj por tradukado
de dokumentoj de la Euxropaj Komunumoj en la Tradukcentro de la islanda
Ministerio pri eksterlandaj
aferoj, 1990–1993.
- Specialisto pri fizikaj kaj komputikaj terminoj en Dönsk-íslensk
orðabók (Dana-islanda vortaro), eldonita de
Ísafoldarprentsmiðja 1992.
- Desegno kaj verkado de programaro por islandaj uzantoj de
Bliss-simboloj, ellaborita kiel gramatika aldonajxo al la
IsBliss-programaro por Jón Hjaltalín Magnússon,
1993–1995.
- Redaktoro de la 3a eldono de Tölvuorðasafn;
fare de Skýrslutæknifélag
Íslands (La Islanda Komputiko-Societo), 1995–1998.
- Sendependa laboro pri lingvotehxnologio, cxefe desegno kaj
verkado
de programaro por perkomputila tradukado kaj tradukado, 1998–2013.
- Redaktoro de la 4a eldono de Tölvuorðasafn,
la
cxefa islanda komputikvortaro, entenante islandan-anglan kaj
anglan-islandan partojn;
fare de Skýrslutæknifélag Íslands (La
Islanda Komputiko-Societo), 2003–2005.
- Laboro pri la 5a eldono de Tölvuorðasafn
kiu estas reta eldono, 2012–2013.
- Funkciiganto de la retservilo Tungutorg por senpaga
perkomputila tradukado al kaj el la islanda lingvo, komence la 29an de
marto 2008.
Lasta sxangxo la 18an de oktobro 2013