Se vi ne vidas supersignojn klaku iksojn
Stefán Briem
Esperanta hejmpaĝo
Dansk English Íslenska
Edukado:
- 1968 Cand. mag. en teoria nuklea fiziku de la Universitato
de Arhuso, Danujo.
- 1978–1979 Unujara studado pri komputiko (parte sur
progresa nivelo) ĉe la Universitato de Alberta, Kanado.
Antaŭaj laboroj:
- 1968–1978 kaj 1979–1986 Instruado de fiziko, astronomio
kaj komputiko en la islanda gimnazio Menntaskólinn við Hamrahlíð, krom
konsiderinda verkado de programaro por la gimnazio.
- 1987–2013 Diversaj aktivaĵoj en la kampo de
lingvoteĥnologio aŭ kunige al ĝi. Ĉefaj taskoj:
- Propra libratempa esplorado kaj evoluigo, precipe en la kampo
de perkomputila tradukado, dum la tuta periodo. Subvenciita de la
Islanda Scienca Konsilio 1987. Tiu aktiveco komencis eĉ en la jaro 1981
per verkado de komputila programaro por aŭtomata tradukado el Esperanto
en la islandan lingvon.
- Instruado en la Universitato de Islando, kurso pri
perkomputila tradukado, aŭtuna semestro 1987.
- Taskoj en kunlaboro kun la nederlanda firmao BSO pri inkludo
de la islanda lingvo en la DLT-projekton pri perkomputila tradukado
uzante Esperanton kiel interlingvo, 1987–1993. Subvenciita de la
islanda Ministerio pri kulturo kaj edukado 1988 kaj de la Islanda
Scienca Konsilio 1989 kaj 1990.
- Kunverkanto de Íslensk orðtíðnibók (islanda frekvenca
vortaro) ĉe la Leksikografia Instituto de la Universitato de Islando,
1989–1991,
verkis i.a. programon por aŭtomata morfologia analizado de islanda
teksto
pro tiu projekto.
- Prizorganto de maŝinaro kaj programaro uzataj por tradukado de
dokumentoj de la Eŭropaj Komunumoj en la Tradukcentro de la islanda
Ministerio
pri eksterlandaj aferoj, 1990–1993.
- Specialisto pri fizikaj kaj komputikaj terminoj en Dönsk-íslensk
orðabók (Dana-islanda vortaro), eldonita de Ísafoldarprentsmiðja
1992.
- Desegno kaj verkado de programaro por islandaj uzantoj de
Bliss-simboloj, ellaborita kiel gramatika aldonaĵo al la
IsBliss-programaro por Jón Hjaltalín Magnússon, 1993–1995.
- Redaktoro de la 3a eldono de Tölvuorðasafn;
fare de Skýrslutæknifélag Íslands (La Islanda Komputiko-Societo),
1995–1998.
- Sendependa laboro pri lingvoteĥnologio, ĉefe desegno kaj
verkado de programaro por perkomputila tradukado kaj tradukado,
1995–2013.
- Redaktoro de la 4a eldono de Tölvuorðasafn, la ĉefa
islanda komputikvortaro, entenante islandan-anglan kaj anglan-islandan
partojn; fare de
Skýrslutæknifélag Íslands (La Islanda Komputiko-Societo), 2003–2005.
- Laboro pri la 5a eldono de Tölvuorðasafn
kiu estas reta eldono, 2012–2013.
- Funkciiganto de la retservilo Tungutorg por senpaga
perkomputila tradukado al kaj el la islanda lingvo, komence la 29an de
marto 2008.
Lasta ŝanĝo la 18an de oktobro 2013