Se vi ne vidas supersignojn klaku iksojn
Stefán Briem

Dansk      English      Íslenska


Kio estas perkomputila tradukado?

Perkomputila tradukado de skribita teksto inter lingvoj konsistas en uzado de tiucelaj komputilaj programoj, kiuj ricevas tekston en certa lingvo, la fontolingvo, kaj liveras ĝies enhavon en ekvivalenta teksto en alia lingvo, la cellingvo.

Se la programo laboras sendepende, sen homa enmiksiĝo, ekde la programo eklaboras ĝis ĝi liveras rezulton, oni parolas pri (tut)aŭtomata tradukado. Sed pli bonan kvaliton oni kutime atingas en tradukado, kiam kunlaboras komputilo kaj homa menso. Tio povas okazi ekz. tiamaniere, ke la komputilo metas demandon al la uzanto de la komputilo, kiam estiĝas dubaĵo, atendas respondon kaj daŭrigas la prilaboradon ricevinte la respondon. Tiam oni povas paroli pri duonaŭtomata tradukado. Alia maniero estas, ke komputilo liveras krudan tradukaĵon, post kio homa tradukanto ricevas la rezulton, korektas erarojn kaj plibonigas la sintakson kaj lingvouzon. Kaj ankoraŭ alia maniero konsistas en antaŭredakti la tekston, antaŭ la perkomputila tradukado, por ke la tradukprogramo pli bone manovru kun la teksto.

Perkomputila tradukado estas unu de la ĉefaj kampoj de lingvoteĥnologio kaj kunligiĝas al la plej multaj de ĝies aliaj kampoj. Oni komencis esploron kaj evoluigon en la kampo de perkomputila tradukado antaŭ kvin jardekoj, sed la progreso estiĝis multe malpi rapida ol oni esperis je la komenco. La plej malfacila faktoro de perkomputila tradukado estas la semantika analizo, t.e. kiel igi la programon kapti la signifon de la tradukota teksto, sed la kvalito de la perkomputila tradukaĵo multe dependas de tio, en kiu grado oni sukcesas rilate al tiu faktoro. Komputiloj neniam komplete anstataŭos homajn tradukantojn, sed ili tuj povas plirapidigi kaj plifaciligi la laboron de tradukantoj konsiderinde, almenaŭ se la tekstoj estas limigitaj al certaj temterenoj aŭ limigitaj alimaniere. En Islando, ĝis nun, oni malmulte penis pri perkomputila tradukado, krom interesuloj en sia libera tempo.
 

Kiel utilas perkomputila tradukado?

La plej gravaj avantaĝoj de perkomputila tradukado, kompare al la laboro de homaj tradukantoj, estas la faktoj, ke komputilo laboras multi pli rapide ol homo kaj ke per perkomputila tradukado estas pli facile gardi konsekvencecon en la tradukado.

Kelkfoje sufiĉas akiri malbonkvalitan tradukaĵon, kiu tamen montras pri kio temas, kvankam ne ĉio estas ĝuste tradukita. Kaj plue povas esti pli grave akiri rezulton tuj ol akiri bonkvalitan tradukaĵon. Ekzemplo pri tia tradukado estas la tradukado inter kelkaj lingvoj, kiun ofertas senpage la serĉilo AltaVista.

Prilabora rapideco en perkomputila tradukado povas konsiderinde gravi, kvankam poste necesas homaj tradukantoj por korekti la rezulton kaj plibonigi sintakson kaj lingvouzon. La avantaĝo de perkomputila tradukado povas en tiu kazo aperi kiel elspeza ŝparado pro malpli da laboro je homaj tradukantoj kaj en tio, ke la traduklaboro bezonas malpli da tempo ol nurhoma tradukado.
 

Kio estas akomodita perkomputila tradukado?

Multkaze povas esti oportune akomodi perkomputilan tradukadon al certaj taskoj. Ekzemple povas temi pri verkado de specialaj vortlistoj, antaŭ ol la tradukado komencas, per kiuj oni atentas la temterenon de la teksto aŭ ĝies stilon. Per tia speciala vortlisto oni povas i.a. ŝanĝi la pezon de certaj tradukaĵoj de ambiguaj vortoj aŭ vortkombinaĵoj kaj aldoni terminojn, kiuj ne troviĝas en la baza vortaro de la uzota traduksistemo. Se abundas je ripetoj, estas eĉ pripensinde kunmeti en la specialan vortliston kompletajn frazojn aŭ frazerojn. Ĉu, aŭ kiamaniere, estas oportune akomodi la tradukmetodon, dependas de celoj, cirkonstancoj kaj la tipo de la tradukota teksto.
 

Kiu metodo estas oportuna en certa kazo?

Por taksi, kiu tradukmetodo estas oportuna por certa tasko, oni devas konsideri la antaŭan priskribaĵon, cerbumi kaj taksi, ĉu povas esti oportune apliki perkomputilajn metodojn, kaj se jes en kia grado.

Ĝenerale validas, ke plej ofte povas esti oportune apliki perkomputilan tradukadon:

Lasta ŝanĝo la 30an de septembro 2000