Stefán Briem

 Esperanta hejmpagxo                    Dansk      English  Íslenska


Kio estas perkomputila tradukado?

Perkomputila tradukado de skribita teksto inter lingvoj konsistas en uzado de tiucelaj komputilaj programoj, kiuj ricevas tekston en certa lingvo, la fontolingvo, kaj liveras gxies enhavon en ekvivalenta teksto en alia lingvo, la cellingvo.

Se la programo laboras sendepende, sen homa enmiksigxo, ekde la programo eklaboras gxis gxi liveras rezulton, oni parolas pri (tut)auxtomata tradukado. Sed pli bonan kvaliton oni kutime atingas en tradukado, kiam kunlaboras komputilo kaj homa menso. Tio povas okazi ekz. tiamaniere, ke la komputilo metas demandon al la uzanto de la komputilo, kiam estigxas dubajxo, atendas respondon kaj dauxrigas la prilaboradon ricevinte la respondon. Tiam oni povas paroli pri duonauxtomata tradukado. Alia maniero estas, ke komputilo liveras krudan tradukajxon, post kio homa tradukanto ricevas la rezulton, korektas erarojn kaj plibonigas la sintakson kaj lingvouzon. Kaj ankoraux alia maniero konsistas en antauxredakti la tekston, antaux la perkomputila tradukado, por ke la tradukprogramo pli bone manovru kun la teksto.

Perkomputila tradukado estas unu de la cxefaj kampoj de lingvotehxnologio kaj kunligigxas al la plej multaj de gxies aliaj kampoj. Oni komencis esploron kaj evoluigon en la kampo de perkomputila tradukado antaux kvin jardekoj, sed la progreso estigxis multe malpi rapida ol oni esperis je la komenco. La plej malfacila faktoro de perkomputila tradukado estas la semantika analizo, t.e. kiel igi la programon kapti la signifon de la tradukota teksto, sed la kvalito de la perkomputila tradukajxo multe dependas de tio, en kiu grado oni sukcesas rilate al tiu faktoro. Komputiloj neniam komplete anstatauxos homajn tradukantojn, sed ili tuj povas plirapidigi kaj plifaciligi la laboron de tradukantoj konsiderinde, almenaux se la tekstoj estas limigitaj al certaj temterenoj aux limigitaj alimaniere. En Islando, gxis nun, oni malmulte penis pri perkomputila tradukado, krom interesuloj en sia libera tempo.
 

Kiel utilas perkomputila tradukado?

La plej gravaj avantagxoj de perkomputila tradukado, kompare al la laboro de homaj tradukantoj, estas la faktoj, ke komputilo laboras multi pli rapide ol homo kaj ke per perkomputila tradukado estas pli facile gardi konsekvencecon en la tradukado.

Kelkfoje suficxas akiri malbonkvalitan tradukajxon, kiu tamen montras pri kio temas, kvankam ne cxio estas gxuste tradukita. Kaj plue povas esti pli grave akiri rezulton tuj ol akiri bonkvalitan tradukajxon. Ekzemplo pri tia tradukado estas la tradukado inter kelkaj lingvoj, kiun ofertas senpage la sercxilo AltaVista.

Prilabora rapideco en perkomputila tradukado povas konsiderinde gravi, kvankam poste necesas homaj tradukantoj por korekti la rezulton kaj plibonigi sintakson kaj lingvouzon. La avantagxo de perkomputila tradukado povas en tiu kazo aperi kiel elspeza sxparado pro malpli da laboro je homaj tradukantoj kaj en tio, ke la traduklaboro bezonas malpli da tempo ol nurhoma tradukado.
 

Kio estas akomodita perkomputila tradukado?

Multkaze povas esti oportune akomodi perkomputilan tradukadon al certaj taskoj. Ekzemple povas temi pri verkado de specialaj vortlistoj, antaux ol la tradukado komencas, per kiuj oni atentas la temterenon de la teksto aux gxies stilon. Per tia speciala vortlisto oni povas i.a. sxangxi la pezon de certaj tradukajxoj de ambiguaj vortoj aux vortkombinajxoj kaj aldoni terminojn, kiuj ne trovigxas en la baza vortaro de la uzota traduksistemo. Se abundas je ripetoj, estas ecx pripensinde kunmeti en la specialan vortliston kompletajn frazojn aux frazerojn. Cxu, aux kiamaniere, estas oportune akomodi la tradukmetodon, dependas de celoj, cirkonstancoj kaj la tipo de la tradukota teksto.
 

Kiu metodo estas oportuna en certa kazo?

Por taksi, kiu tradukmetodo estas oportuna por certa tasko, oni devas konsideri la antauxan priskribajxon, cerbumi kaj taksi, cxu povas esti oportune apliki perkomputilajn metodojn, kaj se jes en kia grado.

Gxenerale validas, ke plej ofte povas esti oportune apliki perkomputilan tradukadon:


Lasta sxangxo la 30an de septembro 2000